LibroServo arrow LibroServo arrow Diversos arrow BONA ESPERO IDEALO KAJ REALO
Informação: Seu browser não aceita cookies. Se você quiser colocar produtos
no carrinho e comprá-los, você deverá habilitar os cookies.

PDF
Diversos arrow BONA ESPERO IDEALO KAJ REALO



BONA ESPERO IDEALO KAJ REALO


Preço: R$75,00


[BEL0118] DOBRZYNSKI, R. [DOKUM - eo] - 256pag.

Bona Espero - Idealo kaj realo

Verkita lau interparoloj kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia.

La Zamenhof-asteroido cirkulas en la cxielo, inter Marso kaj Jupitero. Cxu gxi trovis tie la paradizon? Ni rajtas dubi, cxar la paradizo, la Alta Paradizo, trovigxas ja sur la Tero! Al la paradizon-sercxantoj mi povas komuniki la adreson: gxi situas en Brazilo, sur la altebenajxo de la provinco Goiás, rande de grandioza nacia parko, ricxa de emociigaj akvofaloj kaj de misteraj arbaroj apud bruaj riveretoj. Nur la pomarbo de biblia paradizo ne estas trovebla. Anstatau, surprize, oni trovas tie monumenton de Zamenhof.

Li patronas la Bonan Esperon. Kio do povus esti pli atendenda flanke de Doktoro Esperanto? Ja tie oni parolas lian lingvon cxiutage kaj en autentikaj cirkonstancoj de la homa vivo. Esperantistoj el diversaj landoj volontule laboras por brazilaj infanoj, kiujn blinda sorto lokis en socie riska situacio, kaj helpas ilin trovi dignan lokon en la vivo. La vojo al tiu celo estas malfacila. Kiel malfacila, oni povas konvinkigxi legante tiun cxi fascinan libron.

Vizitante Brazilon en la simbola jaro 2000, mi trovis Bonan Esperon kiel realan pecon de la "rondo familia", pri kiu revis Ludoviko Zamenhof. Mi metis florojn antau lia monumento kiel lia nepo, sed cxirkauita de gajaj infanoj, mi samtempe gxuis esti ilia "avo" kaj sentis bezonon danki pro tio al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. Ili ambau oferis grandanime al Bona Espero pli ol tridek jarojn de sia vivo. Mi fieras esti ilia amiko. Ke tiu cxi verko de Roman Dobrzynski, ankau amiko mia, estigxu dumviva monumento ilin honoriganta.

Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof

(el la lasta kovrilo de la libro) 


Disponibilidade

Em Estoque: 3



 


Comentários de Clientes:

Não existe qualquer comentário para este produto.
Por favor faça o seu Login para escrever um comentário.


Você pode também estar interessado neste(s) produto(s):

Rua Zamenhof, A
Rua Zamenhof, A
R$20,00
Adicionar
BILINGUISMO: UTOPIA OU SOLUÇÃO?
BILINGUISMO: UTOPIA OU SOLUÇÃO?
R$20,00
Adicionar