SAT-eldonajxoj
Plena Ilustrita Vortaro Eldono 2005
PIV estas la plej ampleksa kaj plej kompleta unulingva vortaro de Esperanto, nemalhavebla ilo por cxiuj homoj, kiuj serioze okupigxas pri Esperanto, pri verkado, pri literaturo, pri scienco. Gxi elkreskis el la Plena Vortaro. Gxia unua eldono el la jaro 1970 ampleksis 37 + 1300 pagxojn. Dek unu jarojn poste, en la jubilea jaro de Esperanto, aperis la Suplemento al PIV, kiu kolektis la novajn vortojn, kiuj enuzigxis en tiu tempo.
PIV enhavas ankau nomojn de Urboj kaj de Personoj, gxi enhavas fakterminojn kaj neologismojn, slangajxojn kaj parolan uzon. Kaj ne laste: gxi donas amason da uzekzemploj, cxerpitaj el la verkoj de la grandaj verkistoj de Esperanto. Gxi do povas servi kiel malgranda enciklopedio.
PIV estas forte bindita kun la ilustrajxoj en la teksto.
La eldono 2005, kvankam ne plu nomita "nova", konsistas el represo, kun korektoj kaj gxisdatigoj, de la rebakita eldono de la jaro 2002.Verkis : Michel Duc-Goninaz, Klaudo Roux kaj multaj aliaj
Formato: 24,5 × 15,5 cm
Pagxoj: 1265{mosimage}
Fonte: http://www.satesperanto.org/Plena-Ilustrita-Vortaro-Eldono.html